Mallonga historio

Komence konstruita en 1470, dum la regado de Ludoviko la 11-a, la remsa granda orgeno tute rekonstruiĝis post la brulego de la katedralo en 1481.

Poste ĝi estis pligrandigita tra jarcentoj. Finfine John Abbey denove pripensis ĝin en 1849.

Viktor Gonzalez rekonstruis komplete la orgenon en 1938, post la damaĝoj kaŭzitaj de la tutmonda milito kaj de la katedralaj bombadoj en 1914.

Li reuzis multajn elementojn, precipe fajftubojn kaj vent-kameron por grandigi la klavaron de 3 ĝis 4 kaj la registrojn de 53 ĝis 87.

La granda orgeno de la remsa katedralo, kun 6742 fajftuboj, elstaris en tiu epoko kiel la 4-a plej granda orgeno en Francio, kaj la plej granda muzika instrumento en provinco

Loko de la orgeno

La katedrala orgeno instaliĝis en 1470 ĉe la norda transepto, proksime al la ĥorejo. Pri grandaj orgenoj, tiu loko estas sufiĉe malofte.

Ĝi ebligis akompani la eniron de la pastraro en la katedralon el la klerikaj konstruaĵoj kaj el klostro, kiuj troviĝis ĉe la katedrala norda flanko.

Efektive, en la remsa katedralo, neeblas loki la orgenon dorsflanke de la ĉefa fasado, en la nava fono.

Tiam la instrumento estus kaŝinta la rozvitralojn kaj la grandiozajn skulptaĵojn.

Kelkaj ekzemploj de aliaj lokoj

La plej ofta loko de orgeno en katedralo estas dorsflanke de la ĉefa fasado, laŭ ĉi tie en la katedralo de Laon ( supre kaj maldekstre).

Iuj orgenoj, kiel tiu de la katedralo de Chartres (supre kaj dekstre), povas esti konstruitaj  » laŭ hirundonesto« , rekte sur unu el navaj muroj.

La orgeno de Burgonjo (malsupre kaj maldekstre), apud Remso, troviĝas en la norda transepto, sed estas instalita sur la grundo mem, sen tribuno.

Tiu de Arques-la-bataille (malsupre kaj dekstre), en departamento Seine-Maritime, instaliĝis sur la jubeo , kiu fermas la ĥorejan enirejon.

La orgenŝranko

La monumentaj dimencioj de la orgenŝranko de la remsa katedrala orgeno fondas el la unua instrumento en 1470.

Ĉiuj skulptaĵoj datiĝas de 1647. Ĝi estis platigitaj sur la unuan, ankoraŭ videblan de malantaŭe, orgenŝrankon en 1470.

Ĉe la fono, la granda orgenŝranko enhavas tubaron de la 1-a, 3-a kaj 4-a klavaroj, kaj ankaŭ de la pedalaro.

Ĉe la malfono, la malgranda orgenŝranko ĉirkaŭkovras dorsoflanke la pozitivstrukturon kies fajftuboj sonas sur la 2-a klavaro.

La diversaj turetoj, el kiuj la plej granda staras en la centro de la granda orgenŝranko, alternas kun la platfasaĵoj.

La pozitiva orgenŝranko

En 1571, la dorsa pozitivorgeno estis tute rekonstruita de Denys Collet, kiu substituis la unuan meblon konstruitan en 1470.

Tiu meblo tiam enhavis 7 registrojn kaj funkciis per 3 balgoj.

Plejparte tiu ĉi meblo ankoraŭ videblas hodiaŭ, kvankam ĝi estis transformita en 1647, kaj poste komplete pligrandigita de John Abbey en 1849.

La Krista statuo

La grandega statuo de Kristo majeste staras en la centro de la instrumento, en alteco, sur la supro de la centra tureto ĉe la granda orgenŝranko.

Ĉe la sunsubiro, la rozo de la norda transepto transdonas siajn belegajn kolorajn reflektojn al la ŝtono ĉirkaŭ la vitralo.

Anĝeloj kaj atlantoj

Pluraj statuoj, imponaj, ornamas la orgenŝrankon de 1647.

Du atlantoj kun anĝelaj flugiloj subtenas la flankajn turetojn de la granda orgenŝranko, dum du anĝeloj-muzikistoj sidas ĉe la orgena supro, ambaŭflanke de la centra statuo de Kristo.

Tribuno kaj balustrado

La orgena tribuno kaj balustrado de la remsa katedralo datiĝas de la praa orgeno de1470.

Lukse skulptitaj, el kverko, ili fariĝas spuroj de la superbo de la instrumento kiu estis instalita en la 15-a jarcento en la katedralo de la reĝaj sanktigoj.

La vestiĝoj de la 15-a jarcento

La desegnaĵo farita de Jacques Cellier (maldekstra bildo) en 1585 reprezentas la orgenon en ĝia originala stato de 1470, al kiu oni aldonis la dorsan pozitivorgenon en 1571.

Multaj elementoj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ: la tribuno kaj la balustrado.

Poste la instrumento konservis siajn ĝeneralajn dimensiojn, la nuna orgenŝranko tegis en 1647 la malnovan orgenŝrankon de la 15-a jarcento.

Vestiĝoj de tiu orgeno ankoraŭ videblas ene de la orgenŝranko, kiel tiuj soklaj kradoj kovritaj en 1647 de la Ludoviko 13-stila orgenŝranko.

La ludotablo

La orgena ludotablo estas la vera stabejo de la orgenisto. Ĝi staras en mallarĝa pasejo inter la du orgenŝrankoj de la instrumento.

Ĝi nomiĝas « en fenestro« , kio signifas, ke la orgenisto estas fronte al sia instrumento kaj ne al la ĥorejo de la katedralo.

Tiel li havas sub sia dispono :
– 4 klavaroj, kiuj ebligas ludi 4 apartajn sonajn tavolojn ( Granda Orgeno, Pozitivo, Recito, Eĥo).
– pedalaro, surgrunde.
– registraj tirbutonoj lokitaj maldekstre kaj dekstre de la klavaroj.
– kelkaj akcesoraĵoj, kiuj helpas lin pri la uzado de la instrumento (domineroj super la klavaroj, fungoj super la pedalaro).
– tuŝekrana komputilo.

La pedalaro

La pedalaro estas granda klavaro, kun pli grandaj dimensioj, surmetita sur la planko de la ludotablo kaj kiun la muzikisto ludas per siaj piedoj.

Ĝenerale, ĝi ebligas ludi la basan parton de muzikaĵo, rilate al la plej basaj sonoj.

La « fungoj » , super la pedalaro, donas la eblecon al la orgenisto aktivigi registrajn kombinaĵojn, alivorte sonajn miksaĵojn, kiujn li antaŭe programis.

La registroj

La « registraj aŭ ludaj stangetoj » , dismetitaj sur la ludotablo, ambaŭflanke de la klavaroj, ebligas al la orgenisto elekti sonorojn, kiujn li volas aŭdigi aŭ apudmeti unu al la aliaj.

Komputilo, kies ekrano ebligas kontroli la datumojn dum ludado, povas aranĝi antaŭe preparitajn miksaĵojn, sed ankaŭ povas plenumi funkciojn kiel transponilon, aŭ eĉ, escepte, registradan sistemon, kiu donas al la orgeno la eblecon reludi memstare, kiun la orgenisto antaŭe ludis.

La vento

La vento, celita kantigi la tubojn, estas produktita de elektra turbino (maldekstre kaj malsupre) situata sub la tribuno de la orgeno.

Ĝi tiam estas direktita tra la instrumento per diversaj « ventotransportiloj » (malsupre kaj dekstre), kiuj estas tuboj, faritaj el ligno aŭ el kartono, tiel provizante potencon al la diversaj vent-kameroj.

La « tubokondukiloj » (supre), de pli malgrandaj dimensioj, liveras venton rekte al iuj tuboj, deportitaj de la ĉefa vent-kamero.

La venta transporto

La vento estas stokita en grandega rezervujo havanta risortan mekanismon kaj donanta la necesan kaj konstantan premon por igi la tubojn kanti.

Du ventotransportiloj, ĉi tie el ligno (maldekstre) aŭ el kartono (malsupre kaj dekstre), portas ĉi tiun venton de la ĉefa rezervujo al la diversaj vent-kameroj.

La tubaro de la « Granda Orgeno

La ventokesto de la « Granda Orgeno » kunigas ĉi tie ĉiujn tubojn, kiujn la orgenisto paroligas ludante la unuan klavaron de la instrumento.

Ĝi situas en la granda orgenŝranko, en la centro de la instrumento.

Ĉi tiuj tuboj estas aranĝitaj laŭ du karakterizaĵoj:
– la pli malgrandaj maldekstre paroligas la akrasonojn, dum la pli grandaj dekstre kantigas la pli malakrasonojn;
– ĉiu vico de samformaj tuboj nomiĝas « lud-tubaro », kaj havas ege precizan sonoron.

« lud-tubaro », estas serio de 61 tuboj, de la plej granda al la plej malgranda, korespondaj al la 61 klavoj de la klavaro.

La « dika fluto » de la « Granda Orgeno »

Kiam la orgenisto tiras iun « lud-tubaron », ankaŭ nomata registro , kiel ĉi tie la « dika fluto 8 de la Granda Orgeno » (nomo donita al la unua klavaro), li elektas vicon da tuboj aranĝitaj sur la ventokesto.

Nur ĉi tiu « lud-tubaro », tiam povos kanti en la katedralo.

Do, por paroligi unu el la 6742 orgenaj tuboj, vi devas:
– elekti « lud-tubaron », ĉe la ludotablo, per registra tirbutono;
– ludi noton per la klavaro.

La tubaro de la Positiva orgeno

La pozitiva ventokesto situas en la malgranda orgenŝranko, nomata « dorsa pozitivo« .

La proksimeco de la tuboj al la aŭskultanto ĝenerale aldonas al ĉi tiu sonplano ĉefrolon, kiel solisto antaŭ la orkestro.

Ĉiuj tuboj estas ludataj per la dua klavaro de la instrumento.

Al ĉiu tubo lia propra materialo

Orgenaj tuboj povas esti faritaj el malsamaj materialoj.

Iuj estas el kupro (maldekstra bildo).

Aliaj povas esti el ligno, je kvadrata sekcio (supre kaj dekstre).

Ili estas, plej ofte faritaj el metala alojo, el plumbo kaj stano (malsupre kaj dekstre).

Al ĉiu tubo lia propra formo

La materialo uzata, same kiel la formo donita al la tubo, influos ĝian sonkoloron, do ĝiajn sonajn trajtojn.

Ekzemple, iuj tuboj povas esti malfermitaj ĉe la supro, dum aliaj estos ŝtopitaj ĉe ilia supra fino.

La “ventumilformaj  trumpettuboj (maldekstre kaj malsupre) estas metitaj horizontale sur la tegmenton de la orgeno por transdoni ankoraŭ pli da potenco kaj forto al ĉi tiuj buntaj sonoj.

Al ĉiu tubo lia longo

La longo de la tubo havas rektan efikon al la tonalto de la sono.

Tiel granda tubo donas pli malaltan sonon ol pli mallonga tubo.

La buŝo, ĉi tie bildiga en ruĝo, estas la loko, kie estiĝas la vibrado kiu produktas la sonon.

Ĝi ebligas distingi du partojn:
– tiu lokita sube, nomata piedo, kiu portas la venton;
– tiu lokita supre, kiu vibras por formi la sonon mem.

La plej malgranda orgentubo mezuras apenaŭ pli ol unu centimetron de la buŝo ĝis la supra fino, dum la pli grandaj mezuras pli ol dek metrojn.

La orgeno, kultura instrumento

Multaj kulturaj projektoj estas ligitaj al la « granda orgeno » de la remsa katedralo :
– koncertoj, soliste aŭ kun aliaj muzikistoj (koruso, latuno, orkestro, ktp.);
– vizitoj;
– lernejaj prezentoj;
– registradoj;
– ekzamenoj kaj aŭdicioj de la studentoj de la remsa konservatorio..

La publiko kolektiĝas en la transeptoj de la katedralo, en la ĥorejo aŭ en la kapelo de la kardinalo, malantaŭ la ĉefa altaro, por profiti de la malavara akustiko de la konstruaĵo.

La orgeno en la remsa katedralo estos ekipita, post la restaŭra laboro, per dua movebla ludotablo metita en la ĥorejo, kiu permesos al la muzikisto ludi proksime al la publiko, precipe dum koncertoj.

La orgeno, kultura instrumento

La « granda orgeno » estas unu el la ĉefaj gravuloj de la liturgia vivo de nia katedralo.

Li akompanas dimanĉajn mesojn, sed ankaŭ ĉefajn pontifikajn ceremoniojn, kiel tie la episkopa ordonado de Bruno Feillet moŝto, vic-episkopo de Remso, la 22-an de septembro 2013.

La loko de la orgeno, en la norda transepto, tiam vidigas nemaskeble la sanktejon, la ĥorejon kaj la sudan transepton.